Aŭtune de la 1974-a studento de biologo-kemia fakultato Vladimir Sapoĵniko organizis E-kurson ĉe Krasnojarska ŝtata universitato (КГУ). Dum SEJM-konferenco, kiu okazis somere de la 1975-a en SEJT-17 apud kazaĥia urbo Ustj-Kamenogorsk la nova E-grupo estis akceptita kiel "klubo-membro de SEJM". Aŭtune la nova E-klubo komencis funkcii ĉe Krasnojarska urba Palaco de Kulturo (ГДК на Свободном) kaj la 24-an de novembro la statuto de KRESKO estis konfirmita de la oficialaj instancoj. Kaj post tiuj ŝtupoj en la kluba historio sekvis triumfa KRESKO kaj evoluo de la organizaĵo. Dum kelkaj jardekoj krasnojarskaj esperantistoj estis avangarde de Siberia kaj sovetia E-movado. Estis ankaŭ nelongaj periodoj de stagnado kaj nesukcesoj... Tamen, malgraŭ ĉio KRESKO vivas kaj paŝas antaŭen, agante PER, POR kaj PRI internacia lingvo ESPERANTO!
Присоединяйтесь к ОК, чтобы подписаться на группу и комментировать публикации.
Комментарии 1